jueves, 29 de enero de 2009

Kelkaj versaĵoj

Jen kelkaj versaĵoj de poeto urugvaja Mario Benedetti, dediĉitaj al mia kara...

Inverse

Mi havas timon vidi vin
Bezonon vidi vin
Esperon vidi vin
Angorojn vidi vin

Mi havas emon trovi vin
Zorgon trovi vin
Certecon trovi vin
Kompatindajn dubojn trovi vin

Mi havas urĝon aŭdi vin
Ĝojo aŭdi vin
Bonŝancon aŭdi vin
Kaj timojn aŭdi vin

Tio estas
Resumante
Mi estas elfikita
Kaj feliĉa
Eble pli la unua
Ol la dua
Kaj ankaŭ
Inverse

Koro kiraso

Ĉar mi havas vin kaj ne
Ĉar mi pensas vin
Ĉar la nokto estas malfermokula
Ĉar la nokto forpasas kaj mi diras, amo
Ĉar vi venis por preni vian bildon
Kaj vi estas pli bona ol ĉiuj viaj bildoj
Ĉar vi estas bela el la piedo ĝis la animo
Ĉar vi estas bona el la animo al mi
Ĉar vi kaŝiĝas dolĉe en la fiereco
Eta kaj dolĉa
Koro kiraso

Ĉar vi estas mia
Ĉar vi ne estas mia
Ĉar mi vidas vin kaj mi mortas
Kaj pli malbone ol mortas
Se mi ne vidas vin, amo
Se mi ne vidas vin

Ĉar vi ĉiam ekzistas ie ajn
Sed vi ekzistas pli bone tie, kie mi volas/amas vin
Ĉar via buŝo estas sango
Kaj vi malvarmas
Mi devas ami vin, amo
Mi devas ami vin
Malgraŭ ĉi tiu vundo doloras kiel du
Malgraŭ mi serĉus vin kaj mi ne trovus vin
Kaj malgraŭ
La nokto forpasus kaj mi havus vin
Kaj ne

Tradukitaj de Cristian Guajardo.

No hay comentarios.: